Books Should Be Free Loyal Books Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads |
|
Popolmalamiko Dramo en kvin aktoj By: Henrik Ibsen (1828-1906) |
---|
![]()
POPOLMALAMIKO Dramo en kvin aktoj (En folkefiende) (1882) Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54 N 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03 Fax. 32 85 5082 ISBN 82 91707 51 0 Popolmalamiko ROLOJ: DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto ĉe banejo. SINJORINO STOCKMANN, lia edzino. PETRA, ilia filino, instruistino. EJLIF, ilia filo, 13 jara. MORTEN, ilia filo 10 jara. PETRO STOCKMANN, la pli aĝa frato de la doktoro; urba magistranto (membro de la urba magistrato) kaj policestro; prezidanto de la baneja estraro k. t. p. MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann. HOVSTAD, redaktoro de la gazeto "La Popola Mesaĝo". BILLING, kunlaboranto en la gazeto. ŜIPESTRO HORSTER. PRESISTO ASLAKSEN. PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el ĉiuj sociaj tavoloj, kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj. (Stockmann prononciĝas Stokman kun mallonga o ) (La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.) UNUA AKTO (Vespero en la sidĉambro de la doktoro ; senlukse sed belete ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el kiuj la pli fona kondukas en la antaŭĉambron kaj la pli proksima al la laborĉambro de la doktoro . Sur la kontraŭa muro, rekte kontraŭ la pordo de la antaŭĉambro, estas pordo al la ceteraj ĉambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, kaj pli antaŭe estas sofo kaj super ĝi spegulo, kaj antaŭ la sofo estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun ŝirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manĝoĉambro. Tie vidiĝas pretigita tablo por vespermanĝo kaj sur ĝi lampo.) ( Billing sidas ĉe la manĝotablo kun buŝtuko sub la mentono. Sinjorino Stockmann staras apud la tablo kaj transdonas al li pladon kun granda peco de rostbovaĵo. La ceteraj seĝoj ĉirkaŭ la tablo estas forlasitaj, la manĝilaro en malordo, kiel post finita manĝo.) SINJORINO STOCKMANN Nu ja, ĉar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas esti kontenta per malvarma manĝaĵo. BILLING (manĝante) Gustas bonege, vere bonege. SINJORINO STOCKMANN Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa manĝohoro BILLING Por mi tute ne gravas. Gustas eĉ pli bone, kiam mi povas sidi tiel sola kaj manĝi senĝenate. SINJORINO STOCKMANN Ja, ja, kiam bongustas al vi (aŭskultas en la direkto de la antaŭĉambro) Jen eble venas ankaŭ Hovstad. BILLING Jes eble. ( Magistranto Petro Stockmann en surtuto kun uniformĉapo kaj bastono envenas.) LA MAGISTRANTO Altestime bonan vesperon, bofratino. SINJORINO STOCKMANN (alvenas en la sidĉambron) Ha, jen, bonan vesperon. Ĉu estas vi? Ĝentile de vi fari viziton. LA MAGISTRANTO Mi ĵus preteriris, kaj (kun ĵetrigardo al la manĝoĉambro) Pardonu, aspekte vi havas gastojn. SINJORINO STOCKMANN (iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu eniri por kunmanĝeti! LA MAGISTRANTO Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman manĝaĵon vespere; Ne estas por mia stomako. SINJORINO STOCKMANN Ho, unu solan fojon . LA MAGISTRANTO Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. Estas en la daŭro pli sane, kaj ankaŭ pli ŝpareme. SINJORINO STOCKMANN (ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malŝparemuloj. LA MAGISTRANTO Ne vi, bofratino; mi eĉ ne aludus . (montras al la oficejo de la doktoro) Ĉu Ĉu eble li ne estas hejme? SINJORINO STOCKMANN Ne, li eliris por promeneto post la manĝo, li kaj la knaboj. LA MAGISTRANTO Ĉu tio estas saniga? (aŭskultas) Jen li verŝajne venas. SINJORINO STOCKMANN Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! ( Redaktoro Hovstad envenas de la antaŭĉambro.) SINJORINO STOCKMANN Ha ĉu estas sinjoro Hovstad, kiu ? HOVSTAD Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, sinjoro magistranto... Continue reading book >>
|
Genres for this book |
---|
Literature |
Play |
eBook links |
---|
Wikipedia – Henrik Ibsen |
Wikipedia – Popolmalamiko Dramo en kvin aktoj |
eBook Downloads | |
---|---|
ePUB eBook • iBooks for iPhone and iPad • Nook • Sony Reader |
Read eBook • Load eBook in browser |
Text File eBook • Computers • Windows • Mac |
Review this book |
---|