Books Should Be Free
Loyal Books
Free Public Domain Audiobooks & eBook Downloads
Search by: Title, Author or Keyword

Rikke-tikke-tak   By: (1812-1883)

Book cover

First Page:

RIKKE TIKKE TAK

HENDRIK CONSCIENCE

el la Flandra lingvo esperantigis MARIA POSENAER.

Rekomendita de la INTERNACIA UNUIGHO DE ESPERANTAJ VERKISTOJ.

1912

Tiu chi libro estas havebla che la tradukintino:

Kroonstraat, 45, Borgerhout Antwerpen

(Belgujo)

Prezo: Fr. 2.00 (Sm. 0.800)

Antauparolo.

Kiam, antau kelkaj monatoj, aperis en la lokaj jhurnaloj la unuaj artikoletoj aludantaj la centan datrevenon de la naskigho de Conscience, mi sentis min tre felicha esti Esperantistino, kaj tuj mi faris projekton: Mi ankau, lau mia maniero, lau mia povo, honoros la plej grandan el niaj Flandraj romanverkistoj; mi resonigos lian gloran nomon tra la tuta mondo, tradukante, Esperanten, unu el liaj verkoj.

Mia elekto ne dauris longatempe. Al la festorganizontoj mi lasas la zorgon, rememorigi per brila procesio liajn historiajn romanojn, tiujn romanojn en kiuj la Flandraj herooj ghis morto bataladas por la akiro au la konservo de siaj plej sanktaj rajtoj. Kaj kiel ajn granda estas mia admiro por «la Leono de Flandro», «Jakobo de Artevelde», «la Kerloj de Flandro» kaj aliaj epopeoj, mi preferis kunvivi kun Conscience pli pacajn okazajhojn, kies scenejo estas la erikejo, lia amata Antverpena erikejo. La charma «Rikke tikke tak» plene nin forportas en tiun regionon, kiun Conscience tiel volonte kaj amplene prikantis.

La glora autoro de tiu rava verketo kaj de pli ol cent aliaj romanoj, preskau chiuj egale belaj kaj kortushaj, naskighis en Antverpeno la 3an de Decembro 1812a, en la popola havenkvartalo[1]. Lia patro, Pierre Conscience, estis Franco el Besançon, kaj servadis en la imperiestra shiparo. Trifoje li estis kaptita de la Angloj; fine li akiris sian liberecon, kaj enloghighis en Antverpeno, kie li funkciis kiel subinspektoro de la imperiestraj konstruejoj. Li edzighis kun Flandra virino; ilia unua infano estis Hendrik Conscience.

Malforta, malsaneta estajho estis la knabeto. La familia kuracisto antaudiris ke li pene vivos ghis la sepa jaro; sed se li atingos tiun dangheran aghlimon, li certe plifortighos. Kaj efektive, ghis la agho de sep jaroj, la infano restis terure malforta. Li ne kapablis marshi, ech ne per helpo de lambastonoj. Apud la fenestro, kushante sur tablo au sidante en alta kusensegho, li pasigis la longajn tagojn de sia mizera vivo, dum li vidis la petolajhojn kiujn faris sur la strato liaj gajaj samaghuloj.

Du jarojn post la naskigho de Hendrik, dua filo eniris la vivon; tute male je la unua, li estis tre forta kaj sana. La patrino plene sin dedichis al la kompatinda malsanulo; shi rakontis al li mirigajn rakontojn, kiuj aperigis, antau la okuloj de la knabeto, la felichan mondon de la angheloj, al kiu li ankau deziris alflugi. Kaj la patro, siavice, rakontis impresigajn aventurojn el la marmilito.

Intertempe la Napoleona potenco falis, kaj Pierre Conscience, senigita je sia funkcio, devis serchi aliajn vivrimedojn. Lia edzino starigis spicovendejon, dum li mem achetis difektitajn shipojn, kies restajhojn, post malkonstruo, li revendis. Krom tio, li faris komercon de malnovaj libroj.

La juna Hendrik trovis baldau plej grandan ghuadon en tiuj forlasitaj volumoj, amasigitaj en la subtegmentejo. Komence li nur rigardis la bildojn, sed post kiam lia patro lin instruis legi, lia spirito des pli vastighis ju pli lia korpo estis malforta. Avide li tralegadis tiujn forigitajn literaturajhojn, kiuj, kune kun la edukado de lia patrino, naskis en la intelekto de la knabeto tiun imagon, tiun fantazion, kiu igas liajn verkojn tiel charmaj.

De post la sepa jaro la knabo plifortighis kaj kun sia frato vizitadis la lernejon, kie li faris mirindajn progresojn. Je tiu tempo mortis la kara patrino.

La patro lasis grandparte al la Naturo la zorgon korpe kaj spirite eduki la infanojn. Ili partoprenis lauplache la ludojn de la najbaraj knaboj. Vespere tiuj chi kunighis antau la domo de Conscience. Sur la sojlo, meze de siaj kunuloj, la antaudestinita infano ekzercis sian imagforton per la rakontado de longaj lokaj historioj, kiuj kvazau ensorchis liajn auskultantojn... Continue reading book >>




eBook Downloads
ePUB eBook
• iBooks for iPhone and iPad
• Nook
• Sony Reader
Read eBook
• Load eBook in browser
Text File eBook
• Computers
• Windows
• Mac

Review this book



Popular Genres
More Genres
Languages
Paid Books